
Popo - Roko - Hiphopo - Elektronik'
Dolchamar – Helsinko - Finnlando
La tria KoDisko Trajn' nenien aperis en novembro 2010
Dolchamar estas bando, kiu faras elektronikan rokon esperante por internacia publiko.
Ĝi estas fama pro danciga ritmo, provokemaj tekstoj kaj energiegaj koncertoj.
La bando ludis en pluraj Esperanto-eventoj en Finnlando, Svedio, Germanio, Pollando kaj Francio kaj okaze koncertas exter-Esperantie en sia hejma Finnlando.
Dolchamar faris tri kd-albumojn por Vinilkosmo. La unua albumo Lingvo Intermonda (2000) estis sukceso en festivalaj diskotekoj kun la "hito" Ĉu vi pretas ?!, la unua hiphopa peco eldonita en Esperanto.
Kun krome du kontribuoj en la Elektronika Kompilo (2003) de Vinilkosmo, la "duruloj" de Esporok' donis ludendan al la diskĵokeoj ludendan esperantomuzikon por diskĵokeoj kaj malfermis vojon por aliaj bandoj.
La dua Dolchamara albumo Rebela Sono (2005) enkondukis vivan sesmembran bandon kun garaĝroka sono kaj pli politika tono. Per du diversaj eldonoj - unu internacia kaj unu ekskluzive por Finnlando - Rebela Sono gajnis multan aŭdeblon kaj videblon en la Finnlandaj medioj kaj iĝis unu el la plej multe venditaj esperantaj kd-oj . Konsekvence Dolchamar estis "frontpaĝa vizaĝo" de la revuo Monato en 2005.
La plej nova albumo de Dolchamar estas Trajn’ Nenien (2010). Ĝi estas efektive tutesperanta versio el plurlingva albumo, kiu origine aperis nur interrete. En 2010 Dolchamar havis internacian membraron. La muziko iĝis pli orgena kun akustikaj instrumentoj kaj influoj el Karibio, Balkanio kaj Nordafriko, sed la sono estas miksita kun multaj novaj efektoj. La tekstoj de Trajn’ nenien estas en pli pura Esperanto ol antaŭe kaj tiel ĝi taŭgas ankaŭ por lernado de la internacia lingvo.
Klaku sur la albumojn por ilin aŭskulti aŭ elŝuti.
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :