
Mondmuziko - popo roko
Espo Despo - Kopenhago/Sarajevo (Danio/Bosnio)
Espo Despo estas internacia grupo kiu elfaras kantojn kun originalaj tekstoj verkitaj en Esperanto. La bando havas sian bazon en Kopenhago, Danio. La membroj estas de bosnia, germana, kaj usona origino. Espo Despo (ofte skribita kiel unu vorto: EspoDespo) estis fondita fine de la jaro 2005. En la komenco, la bando plejparte ludis kantojn de la tiutempe ĵus disiĝinta grupo Esperanto Desperado, sed la bando rapide reformiĝis kaj trovis sian propran stilon dum ili kreis la kantojn por sia unua albumo, Esperante, kiu estis eldonita en 2008. Sekve, la bando multe koncertis, ludante precipe en esperantaj aranĝoj. En 2015, la grupo revenis al la studio por registri kantojn por nova albumo, Bosniumas, kiun la bando eldonis kunlabore kun eldonejo Vinilkosmo en junio 2016.
Amir Hadžiahmetović (AmoDeL’Iro), estas la ĉefa kantverkisto, gitaristo, kaj kantisto. Karl Maybach, mult-instrumentisto, ĉefe ludas bason kaj aldonas kromvoĉojn. Li kelkfoje kontribuas ankaŭ per trombono, klavaroj, ĉapmangitaro (Chapman stick), aŭ diĝeriduo. Karl havas la plej grandan influon al la grafika prezento, muzikaj aranĝoj, kaj al la sono de la muziko. Birte Jona Røskvar Knutzen ĉe drumo estas kapabla preni pasiigajn kaj defiajn ritmojn al pli alta nivelo, uzante grandegan dozon da pasio, dinamiko, kaj kreemo miksitajn kun tuŝo de ŝia ĵazeca mond-muzika stilo.
Tra la jaroj, multaj bonegaj muzikistoj ludis kun la bando, influante la sonon de la bando en diversaj periodoj. Ĉe drumo ludis Glenn Hartmann Thomsen, ekstreme talenta dana drumisto sperta en ĉiuj eblaj ritmoj; Thomas Petruso (thomaspetruso.com), perkutisto/drumisto/kantisto el Usono, kaj specialisto pri brazilaj ritmoj kaj perkutado; Laurent Fricault (linkedin.com/in/laurent-fricault-4140688), spertulo en poliritmiko kaj afrikaj ritmoj; Andrzej Krejniuk (discogs.com/artist/1641615-Andrzej-Krejniuk), pola-dana virtuoza basisto, kiu ege influis la sonon de la unua albumo per siaj eksterordinaraj bas-linioj; kaj laste sed ne malplej grave, Dino Pehilj, ofta gasto, kaj majstro de klasika kaj ĵaz-gitaro, kiu lasis gravan influon je la sono de la bando. Krom Dino, multaj aliaj bonegaj kantistoj kaj muzikistoj gastis, kaj sur registraĵoj kaj dum vivaj prezentaĵoj.
Klaku sur la albumojn por ilin aŭskulti aŭ elŝuti.
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :