KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

Legu la plej freŝajn novaĵojn

Esperanto

Esperanto-Kantoj kaj muziko - MUZIKA PLATFORMO de VINILKOSMO

Bonvenon en nia muzika platformo, kara vizitanto!

Vinilkosmo
estas sendependa eldonejo kiu produktas, eldonas, kaj distribuas ekskluzive esperanto-bandojn kaj artistojn en ĉiuj eblaj aktualaj muzikstiloj (roko, popo, folko, kanzono, tradicia, punko, hardkoro, mondmuziko, elektroniko, regeo, skao, hiphopo, ktp.). La artistoj venas el la tuta mondo.

Vi povas libere navigi en ĉi tiu retejo kaj konsulti la priskribon de la artistaj paĝoj kaj de la vendataj albumoj en plej diversaj formatoj (fizike: vinilaj diskoj kaj KDoj, kaj bite: por elŝutado de muziko en MP3, OGG, aŭ FLAC).

Por aĉeti:
- Aŭ vi aĉetas sen konto, kaj vi ricevos la elŝutligilon per via fakturo per retpoŝto. Ĉi tiun retpoŝtaĵon vi devos konservi por eblaj postaj elŝutoj (maksimumo 4 elŝutoj);
- aŭ vi ensalutu (se vi jam kreis konton dum antaŭa vizito),

- aŭ vi kreu konton (se vi ankoraŭ ne havas) por konservi viajn mend-informojn en nia retejo kaj aliri ilin post denova ensaluto.

Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto,
la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.

La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.

Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.

Ni deziras al vi agrablan viziton de nia esperanto-muzika platformo!
Plej muzikajn salutojn

Floreal (Flo!)
Direktoro de Vinilkosmo

Kvalito :
La bitaj muzikdosieroj en nia retejo estas kongruaj kun ĉiuj tipoj de MP3-legiloj, Ipodoj, poŝtelefonoj, komputiloj PC, Mac, ktp. Enkodigoj laŭ formatoj MP3 (192 Kb/s, 256 Kb/s aŭ 320 kb/s ), OGG-VorbisFLAC por la albumoj ne eldonitaj sur KD (senperda formato, proksima de KD-kvalito kaj la plej adaptita por tiu tipo de uzado).

Albumo ref.: VKKD111-044
KD 17 titoloj – 57:00 mn + 17 instrumentaj MP3 por karaokeo
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s kaj OGG formatoj
Taglibro de brutulo - Eterne Rima – Tokio, Japanio
Produktita de Vinilkosmo © 2012

KD-ALBUMO - 13,33€ sen AVI bouton caddie rouge

PLENA ALBUMO MP3 - 10€  bouton caddie rouge


Atentigo : La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj formatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ  Justa Elsendfluo. (ABONKLUBO)
Iru al la malsupro de la paĝo por elŝuti unuopajn mp3 trakojn.

 


Kun jam unu esperanta soloalbumo en esperanto, Samideano (VKKD101), Eterne Rima revenas per vigla nova KD, rezolute celante hiphopn kaj R&B, kaj pli varia laŭ la temoj ol la antaŭa.

Kiel la titolo Taglibro de brutulo indikas, la albumo priskribas ĉefe vivmanieron agreseman laŭ ganstereca stilo, la realecon de la medio, kaj regulojn de la gangsteroj iĝas la malhela skemo per elvokaj titoloj kiel “Estro”, “Movu la pakaĵon”, “En mia apoteko”, aŭ “Pulvormuziko”.

La plena mesaĝo tamen ne estas nur apologio de socia babareco, sed ankaŭ ektraktado pli optimisma de la vivo, “Kio gravas”, aŭ miriga versio de “Planedo esperanto” de Lunatiko (aperinta en la Elektronika Kompilo, VKKD053), prezentita ĉi tie sub la titolo “Planedo Paradizo”, jen ekzemploj inter aliaj.

Eterne Rima, kvankam origine el Pollando, vivas en Japanio, kaj la atomkatastrofo sekve de la tertremo kiu skuis la landon aparte tuŝis lin, kaj estas tra la vortoj de kantoj kaj seriozaj kaj poeziaj, kiel “Trankvila estu Tero” kaj “Por pli bona mondo” gaste kun Jonny M, ke li esprimas siajn sentojn. Sen forgesi “Tokio”, kiu priskribas la ĉiaman ĉarmon de la japana ĉefurbego, malgraŭ tiuj tristaj eventoj.

Tiu ĉi albumo estas longa kaj densa, kaj ankaŭ kun la kunlaborado de Platano (Ni reprezentas), Tone (Vivo sen rimo), kaj Jonny M (Por pli bona mondo), nomoj ekde nun ne disigeblaj de esperanto-hiphopo.

Notindas ke la 17 titoloj de la albumo troviĝas ankaŭ laŭ instrumentaj versioj por karaokeo.

Eterne Rima estas:
Igor Wasilewski: aŭtoro de la tekstoj (krom la gastaj aperoj), komponisto, sintezilo, drummaŝino, samplado, programado, repado, kantado, kaj korusoj.
Registrado kaj miksado de januaro ĝis decembro 2011 en Studio Espo-Lunatiko (Tokio, Japanio).
Soninĝeniero: Igor Wasilewski
Mastrigado: Triboulet, Studio de La Trappe/Vinilkosmo (Donneville, Francio) en marto 2012.
Grafika koncepto de la KD-libreto kaj kovrilo: Cyrille Poullet.
Fotoj: Sachiko Hirata.

2 - Taglibro de brutulo

13,33 €
KD Albumo 17 titoloj - Aĉeto de la KD
10,00 €
10,00 €
Albumo 17 titoloj ogg Vorbis -  elŝutado de ZIP-dosiero Ogg
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
10,00 €
Elŝutado 17 titoloj instrumentaj mp3 por karaokeo
1,00 €
mp3 versio por karaokeo-  elŝuti  mp3 muzikon

1,00 €
mp3 versio por karaokeo-  elŝuti  mp3 muzikon



1,00 €
mp3 versio por karaokeo-  elŝuti  mp3 muzikon


1,00 €
mp3 versio por karaokeo-  elŝuti  mp3 muzikon



1,00 €
mp3 versio por karaokeo-  elŝuti  mp3 muzikon


1,00 €
mp3 versio por karaokeo-  elŝuti  mp3 muzikon


1,00 €
mp3 versio por karaokeo-  elŝuti  mp3 muzikon
1,00 €
mp3 versio por karaokeo-  elŝuti  mp3 muzikon



1,00 €
mp3 versio por karaokeo-  elŝuti  mp3 muzikon


1,00 €
mp3 versio por karaokeo-  elŝuti  mp3 muzikon


1,00 €
mp3 versio por karaokeo-  elŝuti  mp3 muzikon


1,00 €
mp3 versio por karaokeo-  elŝuti  mp3 muzikon


1,00 €
mp3 versio por karaokeo-  elŝuti  mp3 muzikon



1,00 €
mp3 versio por karaokeo-  elŝuti  mp3 muzikon



1,00 €
mp3 versio por karaokeo-  elŝuti  mp3 muzikon


1,00 €
mp3 versio por karaokeo-  elŝuti  mp3 muzikon


1,00 €
mp3 versio por karaokeo-  elŝuti  mp3 muzikon

1,00 €
mp3 versio por karaokeo-  elŝuti  mp3 muzikon


Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP